Werner, Jan


(* 05.02.1933 † ) Jan WERNER (naskiĝis la 5-an de februaro 1933) estas ĉeĥa inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥa esperanto-movado.

Li vivas en Brno, kien li venis kiel studento el Ostrava en la 1950-aj jaroj. Kiel junulo li estis redaktoro de la ne plu aperantaj junularaj gazetoj Fajrero kaj Tagiĝo. Dum multaj jaroj li gvidis scienc-teknikan sekcion de ĈEA kaj laboris ĉefe pri terminologio ĝenerale kaj pri konstru-fako speciale. Li estas kunfondinto de la Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno kaj iniciatinto de ELFo (Esperantologia kaj literatura forumo) kaj de la projekto „Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado“.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren