Platono


(* 429 antaŭ Kristo Ateno † 348 a.K. Ateno) Platono (greke: Πλάτων; latine: Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 429 a.K./427 a.K. en Ateno aŭ Egino, Grekujo; mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo.


Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona filozofo Alfred North Whitehead, "Okcidenta filozofio nur estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur la tuta okcidenta penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe pere de Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter la jaroj 400 kaj 1250 estis plejparte platona.

En -385 li fondis sian lernejon, la Akademio, kiu funkciis ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro Justiniano pro sia nekristana instruo.

Platono verkis en la greka lingvo en plej brila stilo. En lia junaĝo li deziris esti poeto verkanta teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iu demando, demandante kaj respondante unu la alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la ĉefrolanto - kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj aperas la sokrata metodo de instruado, en kiu la lernisto estas instruata per demandoj.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren