LAPENNA, Ivo


(* 05.11.1909 Split † 15.12.1987 Kopengago) Lapenna naskiĝis en la urbo Split en Kroatio, tiama Aŭstrio-Hungario. En 1933 en Zagrebo li doktoriĝis pri juro. Li fariĝis universitata profesoro en 1947 en Zagrebo kaj poste en Londono. Forlasinte Jugoslavion en 1949, li iris unue al Parizo kaj en 1951 al Britio. En 1962 li fariĝis ŝtatano de Britio. Li mortis en 1987 en Kopenhago, kie li estas ankaŭ enterigita.

Lia unua edzino estis Emilija Lapenna, la dua Ljuba Lapenna, la tria Birthe Lapenna (ekde 1986). Ivo Lapenna ne havis infanojn.
[redakti] Esperanto-agado ĝis 1974

Lapenna esperantistiĝis en 1928. Ekde 1937 li estis komitatano de UEA por Jugoslavio, li eniris en la UK 1938 la Estraron de IEL kvazaŭ kiel posteulo de la eksiĝinta aŭstro Hugo Steiner (vidu Estraro de IEL 1938-1947). Lapenna trairis tra Internacia Esperanto-Ligo al la posta kunfandita UEA, kie li tuj fariĝis kaj restis estrarano (ĝis 1974).

De 1955 ĝis 1964 Lapenna estis Ĝenerala Sekretario, kio estis tiam nova estrara posteno proponita de Lapenna mem, analoge al aliaj organizoj. En 1964 la komitato unue elektis E.L.M. Wensing, post kio "Lapenna proteste eksiĝis kiel Ĝenerala Sekretario" (laŭ la vikipedia paĝo pri Wensing). Post retiriĝo de Wensing prezidanto fariĝis Lapenna.

El la laboroj de Lapenna por UEA restos en memoro precipe la Unesko-rezolucio el 1954, la nova Statuto de 1955 kaj la rezultoj de CED, esploro-centro fondita de li en 1952.
[redakti] Malsukceso ĉe UN (1966/67)

Malpli eniris la memoron la agado de Lapenna por proponi Esperanton ĉe UN. Lapenna iniciatis gigantan kolektadon de subskriboj kaj fine prezentis en la 6a de oktobro 1966 al la UN-oficejo en Novjorko preskaŭ milionon da unuopaj subskriboj kaj centojn da subskriboj de asocioj. Kostis multan monon presi la subskribofoliojn kaj prepari la agadon en Novjorko; multega tempo de volontuloj estis uzita por la kolektado de subskriboj.

La agado fiaskis, ĉar la UN-funkciuloj emfazis, ke proponoj ĉe UN devas veni de la membraj ŝtatoj (kaj ne de privata organizo). "La sola surprizo tie ĉi estas, ke internacia juristo de la eminento de Lapenna surpriziĝis", komentis Humphrey Tonkin.[1]



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren