Piron, Claude


(* 26.02.1931 Namuro † 22.01.2008 Gland) Claude PIRON [klod piron] (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland VD[1][2]) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana al la franca).

En Esperantujo, li nomis sin Klaŭdjo. Inter alie, li estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando, kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des langues - Du Gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L\\'Harmattan, 1994)* [3] estas speco de psikanalizo de internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo: Pontes).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub pseŭdonimo Johán Valano.

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la posta; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.

Piron diplomiĝis ĉe la interpretadolernejo de la universitato de Ĝenevo kaj laboris de 1956 ĝis 1961 kiel interpretisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Usono. Li tradukis tie el la angla, la ĉina, la hispana kaj la rusa al la franca. Poste li laboris dum 8 jaroj por la Monda Organizaĵo pri Sano en Azio kaj Afriko. Post edukado al psikanalisto kaj psikoterapeŭto li laboris en la regiono de Ĝenevo kaj ekde 1999 en Gland.

De 1973 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1994 li krome instruis psikologion kaj eduksciencon ĉe la universitato de Ĝenevo. Li krome edukis, konsilis kaj superrigardis junajn psikologojn.

En multaj prelegoj kaj publikaĵoj li traktis demandojn pri psikologio kaj internacia komunikado. Krome li verkis, parte sub la pseŭdonimo Johan Valano ankaŭ beletrajn verkojn.



1 komentoj  

, 13-an de augusto 2011 20:03
"... kaj laboris de 1956 ĝis 1961 kiel interpretisto ĉe ..."
Claude mem diris, ke li laboris kiel interpretisto, sed kiel tradukisto.
, skribu komenton:
supren