Bahá’u’lláh


(* 12.11.1817 Teherano † 29.05.1892 Akko) Mírzá Ḥusayn-\'Alí (1817-1892) (perse : میرزا حسینعلی), kiu pli poste alprenis la titolon Bahá\'u\'lláh (arabe : بهاءالله t.e. \"Splendoro, Gloro, Lumo de Dio\"), estis la profet-fondinto de la Bahaa Kredo. Bahá\'u\'lláh naskiĝis je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.) en Tehrano (Ṭihrán), ĉefurbo de Persio (nuna Irano). Lia patro estis Mírzá `Abbás, pli bone konata kiel Mírzá Buzurg de la distriko Núr (en la provinco Mazenderano), notinda nobela ministro en la kortego de Fatḥ-`Alí Sháh. Lia patrino estis Khadíjih Khánum. (Vidu ankaŭ Genealogio de Baha\'u\'llah.)


Kiel juna infano Bahá'u'lláh ricevis privatan instruadon kaj estis konata pro Sia inteligenteco. Li estis konvinkita islamano, kaj je la aĝo de 13 aŭ 14 jaroj Li diskutis aferojn kun ĉefaj pastroj kaj kleruloj.

La patro de Bahá'u'lláh, Mírzá Buzurg servis kiel veziro al Imam-Virdi Mírzá, la dekdua filo de Fatḥ-`Alí Sháh de gento de Qájár. Mírzá Buzurg estis pli poste nomita guberniestro de Buruĝirdo kaj Lorestano. Li estis senigita de tiuj ĉi titoloj dum registara elpurigo, okaze de la surtroniĝo de Muḥammad Sháh. Post la morto de Sia patro, Bahá'u'lláh estis petita preni registaran oficon de la nova veziro Ḥájí Mírzá Áqási, sed ne akceptis ĝin.

Li pretendis plenumi la profetaĵon de Báb pri "Tiu, Kiun Dio manifestos", sed pli vaste ankaŭ pretendis esti la Mesaĝisto de Dio profetita en ĉiuj grandaj religiaj tradicioj. Li diris, ke Lia tago estas "la reĝo de tagoj", je kiu "la animo de ĉiu Profeto de Dio, de ĉiu Dia Mesaĝisto soifis", kaj ke "En tiu ĉi plej granda Revelacio, ĉiuj Diepokoj de la pasinteco atingis sian plej altan, sian finan kompletigon."

Bahá'u'lláh verkis multajn librojn, el kiuj plej notindaj estas Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro", aŭ "Libro de la Leĝoj"), Kitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco") kaj la Kaŝitaj Vortoj (Kalimát-i-Maknúnih).

Li mortis ĉe la Domego de Bahjí apud Akko ( 'Akká), en Palestino (nuna Israelo). Liaj fizikaj restaĵoj estas entombigitaj en tiu loko mem, kiu estas la Kiblo de la bahaanoj.



1 komentoj  

VIAF:88702713, 29-an de augusto 2011 00:08
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=11165 Vikipedio
http://viaf.org/viaf/88702713/ VIAF:88702713
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B88702713 g
, skribu komenton:
supren