Zamenhof, Ludoviko Lejzer
- Deklaracio pri Homaranismo
- Deklaracio pri homaranismo
- Dua Libro de l’ Lingvo Internacia.
- El la Biblio
- Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia
- Esperanta proverbaro
- Fundamenta krestomatio
- Fundamento de Esperanto
- Lingvaj respondoj
- Paroladoj
- Universala vortaro
(* 15.12.1859 Bjalistoko, Pollando † 14.04.1917 Varsovio, Pollando) Okulkuracisto, lingvosciencisto, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia unua literaturisto kaj tradukisto.
Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859, en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nuntempe en Pollando). Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof kaj Rozalio (naskita Sofer). Li mem nomis sin "ruslanda hebreo". Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de juna Zamenhof. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Zamenhof studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li specialiĝis pri okulkuracado interalie en Vieno, kaj poste praktikadis en diversaj jaroj. Fine li revenis al Varsovio, kie li mortis en 1917.
Originalaj verkoj
La plej konata verko de Zamenhof estas la Unua libro. Zamenhofon oni konsideras la unuan literaturiston kaj tradukiston de Esperanto. Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:
- Mia penso
- Ho, mia kor
- La Espero (la neoficiala himno de la esperantistoj)
- La vojo (1896)
- Preĝo sub la verda standardo (1905)
- Al la fratoj (1889)
- Pluvo (1909)
La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron (Lingvaj Respondoj, Fundamento de Esperanto, La Proverbaro Esperanta k.a.) . Li ekzemple kreis diversajn vortarojn, proverbaron, kaj kongresajn paroladojn.
Tradukitaj verkoj
La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka. La unuaj tradukoj estas Patro nia, partoj de la Biblio kaj poemo de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l' Vivo de Charles Dickens (1891). En 1894 aperis Hamleto de William Shakespeare. Aliaj gravaj verkoj estas:
- La revizoro, komedio de Nikolaj Gogol (1907)
- La Rabistoj de Friedrich Schiller (1907)
- Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe (1907)
- Marta de Eliza Orzeszko (1910)
El la Malnova testamento L.L. Zamenhof tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn. Post lia morto aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.
La Fundamenta Krestomatio
La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en revuo La Esperantisto. Zamenhof ĝin parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek artikolojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L.L. Zamenhof.
Pliaj informoj pri la aŭtoro troveblas en Vikipedio.
Ludwik Lejzer Zamenhof |
3 komentoj
VIAF:73885295, 28-an de augusto 2011 22:46
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=2697 Vikipediohttp://viaf.org/viaf/73885295/ VIAF:73885295
http://www.google.com/search?num=100&q=%2Bviaf+%2B73885295 g (google)
Bob Felby, 27-an de januaro 2015 08:41
Tre bone, eĉ bonege ! Kiel ĉiam mi ankoraŭ admiras lian geniecon !Nun, post la fino de la materia vivo de Zamenhof estas nia devo labori por tutmaonda paco !!!
VIAF:73885295, 19-an de augusto 2011 15:40
Saloton La pagxojhttp://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=2697#bibliotekoj
http://de.wikipedia.org/w/index.php?curid=2993#normdaten
http://en.wikipedia.org/w/index.php?curid=18100#normdaten
enhavas kaj ligojn al
http://www.worldcat.org/identities/lccn-no90-15706 Zamenhof, L. L. (Ludwik Lazar) 1859-1917
kaj al http://viaf.org/viaf/73885295/