MIĤALSKI, Eŭgeno
(* 21.01.1897 Letiĉiv, Ukrainio † ) Eŭgeno MIĤALSKI (Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalskij, pseŭdonimoj: Torentano, Revulo, Profetivski) (1897-1937) estis esperantista poeto, aktiva en la laborista Esperanto-movado.
Li esperantistiĝis en 1911. En 1917 li fondis la literaturan Esperanto-revuon "Libera Torento" en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Li frue aliĝis al SAT kaj kunlaboris al Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, "Bulteno de SEU", kaj pli poste al Internaciisto kaj al La Nova Etapo. Profesie li laboris kiel instruisto-bibliotekisto.
Li estas unu el la kunfondintoj de IAREV en 1931 kaj ludis centran rolon en la reaktivigo de la asocio en 1934. Tiam li redaktis la gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo kun la helpo de la franco Honoré Bourguignon. Li estis arestita la 16-an de marto 1937 de NKVD pro senbaza akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizo, kaj kondamnita al morto la 14-an de oktobro 1937. Li estis mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8-an de majo 1958.
michalski-eugeno.jpg |