Zhang, Heng


(* 78 Nanyang † 139 ) Zhang Heng (78—139) naskiĝis en Nanyang (sude de la nuna gubernio Nanzhao de la provinco Henan, meza Ĉinio). Infanece li estis tre lernema kaj verkema. En la aĝo de 17 jaroj li forlasis la hejmolokon kaj iris al Chang’an, kiu estis ĉefurbo de diversaj dinastioj (la nuna Xi’an en la provinco Shaanxi).

 En Chang’an li faris esploradon pri historiaj restaĵoj kaj enketadon pri folkloro, moro, socio kaj ekonomio. Poste li, juna kaj talenta, estis elektita de la kortego, kiu plurfoje engaĝis lin. Li do iris al tiama ĉefurbo Luoyang (en la nuna provinco Henan) kaj fariĝis historia kaj arkiva oficisto, poste imperiestra asistanto kaj pli poste ĉefministro de la princujo Hejian.

   En la juneco Zhang Heng tre interesiĝis ne pri profito nek pri famo, sed pri naturaj sciencoj, precipe pri astronomio, tial poste li rezignis 2-foje oficon. 3 jarojn li sidadis super filozofio, matematiko kaj astronomio, akumulante pli kaj pli da sciencaj scioj. Poste li komencis verkadon.

   Antaǔ pli ol 2 000 jaroj, en la tempo de la dinastio Han (206 a.K.—220 p.K.), ĉinoj jam posedis tre abundan teorion pri la kosma strukturo. Tiam ekzistis 3 skoloj, asertintaj respektive 1) pri ĉiel-kovreco, ke la ĉielo estas kiel ombrelo ŝirmanta la teron kaj kaǔzanta per sia turniĝo leviĝon kaj subiĝon de la suno kaj luno; 2) pri ĉiel-oveco, ke la ĉielo estas kiel ovoŝelo entenanta la teron similan al ovoflavo kiu turniĝas en “ovoblanka” esenco (atmosfero); 3) ĉielnokteco, ke la ĉielo estas senforma kaj senmateria, ĉiam obskura, senlima kaj altega, kaj tute malplena, tial la suno, luno kaj steloj pendas en la malplena spaco kaj moviĝas pro ia etero. Zhang Heng estis reprezentanto de la 2-a skolo. Li opiniis, ke la ĉielo estas grandega, dum la tero, eta. Cetere, li faris dialektikan respondon pri la genezo kaj evolucio de la ĉielo kaj tero. Laǔ lia argumento, antaǔ disiĝo de la tero kaj ĉielo kaoso regis; post la disiĝo la leĝeraj eroj leviĝis kaj formis la ĉielon dum la pezaj koaguliĝis kaj faris teron el si. Li opiniis, ke la enhavo de la ĉielo estas “yang”-esenco kaj de la tero, “yin’-esenco----reciproka efiko de ambaǔ, “yang”-esenco kaj “yin”-esenco, kreis ĉiajn estaĵojn. (“yang” signifas pozitivon, aktivon, helon, masklon, eksteron, supron kaj...; “yin” negativon, pasivon, obskuron, femalon, internon, subon kaj ... ĉion malan al “yang”). Li eksplikis rapidon de planeda rotacio per ŝanĝiĝo de distanco. La moderna scienco pruvas ke, efektive, la movorapido de planedo koncernas tion, kiom da distanco estas inter tiu planedo kaj la suno. Ĉi tio atestas, ke la klarigo de Zhang Heng enhavis sciencan faktoron.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren