Luin, Franko
(* 06.04.1941 † 15.09.2005 ) Franko LUIN estis grafikisto kaj pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio. Li estis konata desegnisto de tiparoj. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn retejojn de la frua Interreto, kiel Esperanto.nu kaj la afiŝejon NUN. Li prizorgis ankaŭ retan bibliotekon eLibrejo.
Li estis sloveno, kiu naskiĝis en Triesto (Italio), kie li apartenis al la slovenlingva malplimulto. Laŭ propra diro li naskiĝis je oliva dimanĉo (palma dimanĉo), do lia naskiĝdato devus esti la 6-a de aprilo. Estis milito en Eŭropo kaj Triesto estis en unu el lokoj kiuj suferis pro la milito. Kiel infano li spertis ke oni forkondukis lian patron al koncentrejo kaj ke tiu revenis post la militofino. La gefratoj de la patro helpis al la familio donante manĝaĵojn dum tiu periodo.
En la 1950-aj jaroj la familio loĝis en la slovena vilaĝo Repnic sur la alta montplataĵo ekster Triesto. La limoj ŝanĝiĝis post la milito, tiel ke la vilaĝo estis en Italio, je kelkaj kilometroj de la limo al Jugoslavio. La parencaro de Franko loĝis ambaŭflanke de la limo. La malakordo inter la itala plimulto kaj la slovena malplimulto en Triesto ankoraŭ estis akra.
Li esperantiĝis 15-jaraĝe, kaj partoprenis esperantajn junularajn aranĝojn en Jugoslavio. Li interesiĝis pri Esperanto kaj pro vera intereso pri lingvoj kaj pro la interna ideo de Esperanto. Per Esperanto li konatiĝis kun sia estonta edzino Ulla, kaj kun aliaj estontaj amikoj.
Li komencis studi interpretadon en la Triesta universitato, sed decidis forlasi Italion kaj translokiĝis al Svedio en 1961, kiam svedaj kompanioj serĉis laboristojn en suda Eŭropo. Laborinte en Lund kaj Malmö li ekstudis en la Grafika Instituto en Stokholmo. Studinte li eklaboris ĉe Ericsson, kiu tiam havis oficejon en Tyresö, kaj restis tie ĝis 1989.
Ekde 1989 li gvidis la entreprenon Omnibus Typografi kun grafikaj produktoj: presaĵoj kaj poste ankaŭ retpaĝoj. Li komencis desegni komputilajn literojn, kaj fariĝis konata pro siaj tiparoj inter grafikistoj en la tuta mondo. Kiel evoluo de la tiparoj li ankaŭ komencis publikigi librojn elektronike. Li aparte interesiĝis pri malnovaj libroj ne plu haveblaj, ekz. pri svedaj aŭtoroj el la 19a jarcento, sed ankaŭ pri libroj en Esperanto kaj en la slovena, interalie pri nova literaturo kaj pri kelkaj libroj kiuj ne publikiĝis papere, kaj li havis kontakton kun pluraj nuntempaj slovenaj aŭtoroj.
raymond_schwartz.jpg |
, 24-an de septembro 2012 20:47
kial ne bildo de Luin sed bildo de Schwartz?