Wang Wei


(* 701 † 761 ) Wang Wei (pr. Ŭang Ŭej), ĉine, estis ĉina poeto, muzikisto, pentristo kaj ŝtaulo. El socie alta familio, li havis prosperaj ŝtatkarieron kaj poste retiris sin en budhisma monaĥejon.

Wang Wei, poeto erudita,
majstro de pentro, idilio,
muziko kaj kaligrafio,
vera talento multmerita
 
Pri nubaprec’ aŭ sid’ medita
bilde poemis li pri ĉio.
Wang Wei, poeto erudita,
majstro de pentro, idilio.

La verda mont’ post pluv’ subita,
fontakvo, kaj kuir-fumstrio,
ĉarmas kune en harmonio,
danke al lia plum’ elita.
 
Wang Wei, poeto erudita.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren