Carlsson, Magda


(* 1896 † 7.9.1971) Magda BOHMAN estis sveda esperantistino. Ŝi estis internacie konata kiel Esperanta poetino sub la nomo Magda CARLSSON.

Lerninte la lingvon en 1931, ŝi rapide ekmastris ĝin, kaj jam en Sveda antologio (1934) la pli granda parto de la poemtradukoj estas el ŝia plumo. Poste ŝi kontribuis al Literatura mondo, precipe en la jaroj 1936-37, tradukojn el svedaj poetoj. Postmilite ŝiaj tradukoj aperis kolektite en la libro Sveda poemaro (1954). Sekvis kontribuado al Norda prismo (ekde 1955). Du el ŝiaj maloftaj, sed elstaraj originalaj poemoj aperis en Esperanta antologio (1958). Kelkfoje ŝi tradukis ankaŭ el la Esperanta poezio en la svedan. Magda Bohman estis longe aktiva ankaŭ en KELI kaj aplikis sian tradukarton ankaŭ al himnoj: Evangelia kantaro (1952) konsistas grandparte el ŝiaj tradukoj, kiuj abundas ankaŭ en Adoru kantante (1971) kaj ADORU (2001). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj ofte subtenis la Asocion finance.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren