SCHWARTZ, Raymond


(* 08.04.1894 Metz † 14.05.1973 ) Raymond SCHWARTZ [reMON ŜVARC], en esperanto Rajmondo Ŝvarco estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto.

Li naskiĝis en Metz, lorena urbo tiam germana, sed en franclingva familio. Li ricevis bonegan edukadon kaj ne nur flue parolis la francan kaj la germanan, sed ankaŭ lernis la latinan kaj la grekan; tre frue li esperantistiĝis kaj revis pri paca estonteco danke al Esperanto. La unua mondmilito estis por li, kiu estis enarmeigita kaj devis batali sur la orienta fronto, terura seniluziiĝo. Post la milito li ne restis en Metz, denove franca, sed elmigris al Parizo, kie li laboris kaj fine emeritiĝis kiel kundirektoro de grava banko. Havante ian duoblan vizaĝon, li estis serioza kaj kompetenta homo en sia profesio, kaj samtempe ludis en Esperantistaj kabaredoj, kie li kreis multe da skeĉoj, tiel ke multe da Esperantistoj, kiuj lin nur supraĵe konis, lin imagis ĝoja drinkemulo.

Raymond Schwartz estis multe pli sentema, ol oni kredis, kaj lia humura masko eble utilis por kaŝi lian vundiĝemon. Pripensiga estas unu el liaj aforismoj: «Post riparo aĵo ne plu estas kiel antaŭe. Ankaŭ ne la amikeco.» Sed oni malinklinas konfidi sin al homoj ne kapablaj kompreni, kaj dum lia junaĝo Raymond Schwartz, kiu same amis la francan kulturon kiel la germanan, multe suferis pro la milito. Vidinte ambaŭflanke de la landlimo tro da Esperantistoj, kiuj forĵetis sian universalisman idealon kaj fariĝis ardaj patriotoj, li ne plu kredis je la sennacieco kaj poste ĉiam rifuzis aliĝi al SAT, kvankam li ĉiujare kontribuis al Sennacieca Revuo per sia artikolo «Laŭ mia ridpunkto».

Ne volante verki sian aŭtobiografion, li rakontas la historion de juna Franco, kiu tre amas Germanujon. Li iras al Berlino, trovas tie multe da amikoj kaj post unu jaro sentas sin tute hejma en tiu urbo. Li sin rigardas preskaŭ Germano. Subite ekokazas la milito, tuj la amikoj fuĝas de li, oni lin rigardas kiel malamikon. Li sukcesas pasi al Francujo, lasante post si la duonon de si mem. Estas certe, ke se tiu romano povus esti legata de Alzac-Lorenanoj, ili tuj komprenus lin. Sed la familio rifuzis, ke oni traduku la libron, kaj ĝi perdis sian efikon.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren