BROWNE, Peter


(* 1957 El Paso, Texas † ) Peter E. Browne naskiĝis en El Paso Texas en 1957, la sama jaro en kiu la verkisto Jack Kerouac eldonis SUR LA VOJO. Oftaj translokiĝoj de regiono al regiono estas tipaĵo de lia infaneco kaj juneco. Kiel Kerouac, Browne estas usona verkisto ege allogita al Meksiko, lando kie li pasigas plurajn somerojn ekde 1986.

Per sia fluega hispana lingvo li pasigas senfinajn horojn parolante kun meksikaj amikoj. Kontakto kun Meksiko vekis en Browne novan kaj viglan kreivon. Tiun kreivon li egale esprimas per Esperanto, ankaŭ flua lingvo en kiu li pasigas senfinajn horojn parolante. Ĉi poligloto kapablas bone komprenadi televid-elsendojn en pli ol 10 lingvoj, kaj li povas kompreneti en ankoraŭ pli-malpli dek aliaj, inter ili PUTONGHUA. Li ĉinan li studas de du jaroj. Sekvante la padon de la poeto EZRA POUND,

Browne trovas poeziecon en la sinogramoj mem. Ofte li pasigas frumanenon desegnante sinogramojn, antaŭ ol iri al la laborejo (=universitato) por prelegi pri filozofio per la hispana lingvo. Li kapablas iom legkompreni la propran poezion en ĉina vesto. Peter jam deziris esti poeto de la aĝo de 15 jaroj. Lian unuan vere bonan poemon li verkis kiam 27-jara, kaj en la hispana lingvo. La memfido mem verki en Esperanto venis sufiĉe poste, ĉirkaŭ 1996. Aktuale Browne profesoras pri hispana filozofio kaj beletro en usona universitato preskaŭ en Meksikio (University of Texas-Pan American, Edinburg, Texas). Li eldonis jam pli ol dek librojn.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren