Bein, Kazimierz (Kabe)
(* 1872 † 15.06.1959 Lodz) Kabe estas la plumnomo de d-ro Kazimierz BEIN, pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.
En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.
En la esperanta mondo li famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.
La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.
La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.
Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.
kabe.jpg |