PRIVAT, Edmond


(* 17.08.1889 Ĝenevo † 28.08.1962 ) Edmond PRIVAT [priva] estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot. En 1926 li geedziĝis kun Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.

Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903. En la sama jaro ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. En 1905 li kiel 16-jara junulo partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie li kun matura elokventeco parolis.

Privat en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion. Meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri historio kaj psikologio de popoloj. Privat prezidis internaciajn komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Li estis pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de Esperanto-rilatoj.

En 1907 kaj 1908 li faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo.
karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Li estis komitatano (unue "vickomitatano") de UEA ekde 1912. De 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster UEA.

Krome li de 1921 ĝis 1928 estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto [duvoluma] kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.

Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Ankaŭ li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de populara legolibro Karlo kaj bonega Kursa lernolibro.

Pri sia spirituala vivo, Edmond Privat frekventis la Religian Societon de la Amikoj (Kvakeroj), konatan por sia pacismo kaj sendogmeco. Li estis akceptita kiel ano de tiu Societo, ekde 1936. En tiu religia societo ankaŭ, Edmond Privat estis fame konata. Estas kun tiuj kvakeroj, ke Edmond Privat organizis iun prelegon de Gandhi, en Laŭzano, en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj Yvonne Bouvier vojaĝis kun li sur la ŝipo. Li pasis pluraj monatoj en Indio.

Tiuj travivaĵoj estas la temo de lia franclingva libro "Aŭ Indes avec Gandhi" ("En Indio, kun Gandhi"). Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.

Dum la jaroj 1923-1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren