Exupéry, Antoine de Saint


(* 29.06.1900 Liono (Lyon) † 31.07.1944 ) Antoine DE SAINT-EXUPÉRYestis aviadisto kaj mondfama verkisto. Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj pro sukceso de sia fama rakonto "La Eta Princo" (Le Petit Prince) tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 pro "Nokta flugo" (Vol de Nuit) kaj la premion de la romano el la Franca Akademio en 1938 pro "Tero de la homoj"

Li naskiĝis en Liono (Lyon). Li flugis unuafoje en 1912; de tiam lia pasio pri aviadiloj neniam malaperis. Post militservo en flugarmeo 1921–23, li dungiĝis en flugpoŝto kie li partoprenis en la evoluigo de aeraj ligiloj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Poste li revenis al Francio kiel provpiloto, ĝis la dua mondmilito. Li servis kiel piloto de observaviadilo, unue en franca armeo en 1939-40 kaj poste kiel majoro de la liberaj francaj pilotoj ĉe la usona armeo de 1942 ĝis sia morto dum misio, kiu okazis ĉe la mediteranea bordo, la 31-an de julio 1944. Pecoj de lia aviadilo estis retrovitaj proksime de Marsejlo en 2000 kaj klare identigitaj la 7-an de aprilo 2004 dank'al serinumero.

Dum sia tuta kariero li verkis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj romanojn.

 



0 komentoj  

, skribu komenton:
supren