Ginz, Oto
(* 19.07.1896 Zdánice † 29.02.1976 Israelo) Ota [Otto] GINZ [ginz] estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1958 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.
Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere la Esperanto-movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Li multe laboris pri la enpenetro de Esperanto en radio-sferon. Li estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la Ĉeĥoslovakan Antologion (Budapest 1935) kune kun Stanislav Kamaryt. En 1971 li donacis al Biblioteko Hector Hodler de UEA sian bibliotekon, kolektatan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (Unua Libro de Esperanto, 1887, Dua Libro, 1988, Princino Mary de Lermontov, Boris Godunov kaj Neĝa blovado de Puŝkin k.a.). Li estis honora membro de Esperanto-klubo en Prago.
En 2006 aperis ĉeĥlingve, anglalingve kaj germanlingve broŝuro de rusisto Jiří Franěk, kiu havas titolon Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (Ota Ginz - de Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov), kiu informas, ke estis trovita stenografita taglibro de Ota Ginz ekde 1915, kiam li estis sendita kiel soldato al la fronto, falis en rusan kaptitecon kaj servis en bieno Ŝoloĥov, kie li vidis knabon Miĥail, estontan Nobel-premiitan verkiston.
ginz.jpg |